Acetonitrilo

Acetonitrilo
acetonitrilo
acetonitrilo
Alternativa(j) nomo(j)
Cianometano
  • Cianeto de metilo
  • Cianhidrato de metileno
  • Acetila azotato
  • Etanonitrilo
  • Etila nitrilo
  • Metila cianido
  • Metanokarbonitrilo
Kemia formulo C2H3N
CAS-numero-kodo 75-05-8
ChemSpider kodo 6102
PubChem-kodo 6342
Fizikaj proprecoj
Aspekto Senkolora likvaĵo,
toksa, brulema
kun etereca odoro
Molmaso 41.05 g mol−1
Denseco 0.786 mg mL−1 g/cm3 (likva)
Refrakta indico  1,344
Fandopunkto inter −46 kaj −44 °C
inter −51 kaj −47 ;
inter 227 kaj 229 K
Bolpunkto inter 81.3 kaj 82.1 °C
inter 178.2 kaj 179.7
inter 354.4 kaj 355.2 K
Solvebleco Tute solvebla
Acideco (pKa) 29.1
Mortiga dozo (LD50)
  • 988 mg kg−1
    (intrahaŭta, kuniklo)
  • 2730-3800 mg kg−1
    (buŝe, muso)
Mortiga dozo (LC50) 5655 ppm (kobajo, 4 hr)
Ekflama temperaturo 2.0 °C (35.6 ; 275.1 K)
Memsparka
temperaturo
523.0 °C (973.4 ; 796.1 K)
Sekurecaj Indikoj
Risko
Sekureco
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 06 – Venena substanco
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H311
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P235, P240, P241, P242, P243, P280, P302, P303, P312, P352, P353, P361, P361, P363, P370, P378, P403, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Acetonitrilometila cianido estas organika kemiaĵo kun molekula formulo CH3CN. Ĉi tiu senkolora likvaĵo estas la plej simpla organika nitrilo. Ĝi estas produktata ĉefe kiel flanka kombinaĵo en la manufakturado de la "akrilonitrilo". Ĝi estas larĝe uzata kiel "neprotona polara solvaĵo"[2] en organika kemio kaj en la senmakuligado de la "butadueno".

Laboratorie, ĝi uzatas kiel averaĝopolara solvaĵo, solveblal en akvo kaj vasta gamo da organikaj solvaĵoj, sed ne en saturitaj hidrokarbonidoj. La acetonitrilo dissolvas vastan gamon da jonikaj kaj nepolaraj komponaĵoj kaj utilas en la mova fazo en HPLC[3] aŭ Altefika Likva kromatografio kaj LC-MS[4]. La acetonitrilo estis unue preparita en 1847 de Jean-Baptiste Dumas (1800-1884).

La acetonitrilo estas senkolora likvaĵo kun etersimila odoro. Ĝi estas toksa likvaĵo kaj forte absorbebla de la haŭto. Ĝi estas brulema kaj brulas kun brila flamo. Ĝia fandopunkto estas −45 °C kaj bolas je 82 °C. Ĝi estas solvebla en akvo, karbinolo, etero, kloroformo, "karbona kvarklorido" kaj multaj nesaturitaj hidrokarbonidoj. Acetonitrilo okazas en terkarba gudro kaj estas vaste komerce disponebla. Dum manipulado de acetonitrilo oni devas uzi gantojn kaj ventumadon. Acetonitrilo estas toksa per inhalado kaj haŭta aborbiĝo. La acetonitrilo estas metaboligita ĉefe en la hepato estigante la metabolan cianidon. Poste, la cianido estas metaboligita de la enzimo rodenazo por estigi la tiocianaton.

  1. LabChem. Arkivita el la originalo je 2018-03-28. Alirita 2017-06-17.
  2. Neprotona polara solvaĵo estas substancoj kiuj dissolvas multajn salojn sed ne posedas jonigan hidrogenon.
  3. High Performance Liquid Chromatography aŭ Altefika Likva kromatografio
  4. Liquid chromatography–mass spectrometry: Likva kromatografio kaj masa spektometrio.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy