Adigeoj

Adigeoj
Flago
etno
Ĉerkesoj
Suma populacio
128 500
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
adigea lingvorusa lingvo
Religio
sunaismo
vdr

La adigeoj aŭ adigejoj aŭ subaj ĉerkesojokcidentaj ĉerkesoj (memnomo адыгэ / adigeкIах / kah) estas popolgrupo en suda parto de Rusio, en okcidenta parto de Kaŭkazo kaj nordorienta parto de Nigra maro, apud rivero Kuban, en Adigeio (Адыгея). Ili nombras sur Adigeio 128.000 (2000; en 2002 nur. ĉ. 24 % de la tuta loĝantaro), sed vivas 130.000 adigeoj en Turkio, etaj grupoj en Sirio, Jordanio, Irako, Israelo, Germanio kaj Usono.

Multaj sciencistoj taksas ilin okcidenta grupo de la ĉerkesoj. Ili estas islam-kredantoj, okupiĝas ĉefe pri bestobredado, arbar-kultivado, lignoprilabora industrio.

Ilia lingvo estas la adige-lingvo, kiu apartenas al la kaŭkazaj lingvoj. Ĝi havas kvar lokajn dialektojn. Ili uzis ĝis 1927 araban skribon, poste latinan skribon ĝis 1938, ekde tiam cirilan alfabeton.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy