Akrigilo estas plej ofte rondoforma akriga ŝtono uzata por akrigi ferajn ilojn, kaj ĉefe tranĉilojn kaj tondilojn. Tiu akrigiloj estas kutime faritaj el sabloŝtono.[1][2]
Akrigilaj maŝinoj kutime havas pedalojn por rapidigi kaj malrapidigi la ŝtonon kaj kontroli la akrigan procezon. Fakte oni supozas, ke tiu invento kontribuis al la apliko de la pedaloj al la senpedala biciklo por atingi la utilegan inventon de la moderna kunpedala biciklo. Poste oni kunigis ambaŭ kaj tiele vaganta akrigisto povis uzi sian biciklon por movigi la mekanismon de la akrigilo.