Akvodistribuejo

Akvodistribuejo estas instalaĵo por la preparado kaj distribuado de trinkakvo.

altcisterno de la urbaj servoj Bochum kiel parto de la akvdistibuejo
muelrado ĉe la supra akvodistribuejo de la kastelo de Schwetzingen

Gravaj instalaĵoj de akvodistribuejo estas filtrilo, pumpilo kaj ofte ankaŭ (freŝ-) akvorezervujoakvocisterno. Krome ĝi havas altcisternon, armaturojn kaj ŝaltejoj, kie la distribuado de la trinkakvo en la tuba sistemo estas regata kaj kontrolata. Grandaj akvodistribejoj posedas laboratoriojn, kie la kemia kaj biologia konsisto de la akvo estas kontrolata.

Se la akvoprovizado okazas el la grundakvo, la akvodistribuejo troviĝas tuj apud la puto. La areo estas zono 1 (t.e. la plej strikte protektata zono) de akvoprotektejo. Ankaŭ grundakvaj aldonejoj, kiuj aldonas al la grundakvo akvon de riveroj kaj riveretoj (riverborda firtraĵo), estas ofte parto de akvodisponejo. Se la provizado okazas el fontojsurfaca akvo (lagoj, fluantaj akvejoj), la akvo estas transportata trans konduktiloj de la fonto al la akvodistribuejo. Ĉe la lasta kazo necesas purigadejo en la akvodistribuejo, kie estas farata la kemia kaj biologia kvalito de la akvo.

En ebenregiono la plej signifa signo de akvodistribuejo estis la akvoturo. Hodiaŭ ĝi estas anstataŭata de malaltbasenoj kun adekvataj pumpiloj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy