Akvokastelo

Akvokastelo Bodiam Castle e Sussex.
Akvokastelo Klaffenbach en Saksio.

Akvokastelojakvoburgoj nomiĝas kasteloj, kies areo estas ĉiuflanke ĉirkaŭata de akvo. Aliro al la kastelo eblis ofte nur per levponto.

Oni povas distingi inter:

  • Akvokasteloj kun artefaritaj akvofosaĵoj/akvokanaletoj aŭ lagetoj
  • Akvokasteloj sur insuloj kun natura protekto

Multloke en Mezeŭropo iamaj fortikitaj kasteloj alikonstruis por reprezentado. Kvankam la fosoj perdis sian funkcion protekti, ili konserviĝis pro beleco. Pro altaj konservadokostoj en Germanujo oni ekde la 1960-aj jaroj drenis multajn akvokanaletojn aŭ eĉ plenŝutis ilin.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy