Akvomolado

Akvomolado estas la desmineralado de akvo aŭ la redukto de la koncentriĝo de kalcio-, magnezio- kaj iuj aliaj metalkatjonoj en malmola akvo.

Malmolecaj jonoj kiuj solviĝas en akvo povas kaŭzi diversajn efektojn nedezirindajn, ekz-e malhelpi la agon de sapoj aŭ antaŭenigi la amasiĝon de kaldronkrusto, kiu povas obstrukci tubaron kaj rezultigi galvanan korodon.[1]

Konvenciaj akvomoladiloj por hejma uzo dependas de jono-interŝanĝa polimero en kiu malmolecaj jonoj interŝanĝiĝos por natriaj jonoj. Akvomolado eble dezirindas kie la akvofonto estas malmola.[2] Tamen, malmola akvo ankaŭ donas iun sanohelpon, reduktante la solveblecon de eble venenaj metaljonoj kiel plumbo kaj kupro.

  1. Stephen LOWER, Hard water and water softening ("Malmola akvo kaj akvomolado"), julio de 2007. Alirita la 6-an de januaro, 2013.
  2. Water Softenersrompita ligilo] (Akvomoladiloj"), 2003, Canadian Mortgage and Housing Corporation. Alirita la 7-an de januaro, 2013

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy