Altepetl

Reprezento bilda de tri altepetl, tiuj kiuj integris la Trioblan Aliancon. Centre Meksiko.

Altepetl (el naŭatla āltepētl, de āl- '[rilate al] akvo' kaj tepē(tl) 'monteto') estas unu el la kulturaj konceptoj plej gravaj en Mezameriko. Ĝi estis komprenita kiel ento kaj etna kaj teritoria, en kiuj organiziĝis kaj socie kaj politike la indiĝenaj popoloj mezamerikaj en la Postklasika periodo (1200-1521).

La termino āltepētl estas esprimo kiu, krom la metafora enhavo, signifas laŭvorte "monteto de akvo" kaj kiu referencas al la homaj setlejoj posedantoj de teritorio, teroj kaj ĝenerale loĝataj de etno de komunaj prauloj, inklude lingvon kaj saman dion protektan. Ĝi estis la ĉefa civila organizaĵo en Meszameriko (kaj tiu kiun konis la hispanoj je ties alveno en 1519), regata de tlatoani, ĉefa reganto kaj integranto de la reganta nobelaro. La regantoj de variaj altépetl, kiel Moktezumo Ksokojocin, estis nomitaj huēy tlahtoani. En la nuntempaj historiaj studoj estas uzata kiel sinonimo la termino senjorlando.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy