Argumentoteorio aŭ argumentadoteorio, estas la interfakeca studo pri la maniero en kiu konkludoj povas esti subtenita aŭ malsubtenitaj de premisoj. Historie rilata al logiko, dialektika kaj retoriko, argumentadteorio inkluzivas la artojn kaj sciencojn de civila debato, kune kun dialogo, konversacio kaj persvado. Ĝi studas la regulojn kaj la procedurojn de inferenco, en ambaŭ artefarita kaj realmondaj kuntekstoj.[1]
Argumentado inkluzivas diversajn formojn de dialogo kiel ekzemple decidofarado, negocado, debatado rilataj procedoj.[2] Ĝi ankaŭ kovras socian debaton en kiu venko super oponanto estas la ĉefa celo, kaj krome la didaktika dialogo uzata por instruado.[3] Ĉi tiu disciplino ankaŭ studas la rimedon per kiu homoj povas esprimi kaj racie solvi aŭ almenaŭ mastrumi sian nekonsenton.[4]
Argumentado okazas ĉiutage, ekzemple en publika debato, scienco kaj juro.[5] Kadre de tribunaloj, ekzemple, la juĝistoj, la partioj kaj la akuzisto, en prezentas kaj testas la validecon de evidentaĵoj. Krome, argumentofakuloj studas la postevidentajn postfaktajn raciigojn per kiuj partoprenantoj klopodas pravigi neracie.
Argumentado estas unu el la kvar retorikaj manieroj (ankaŭ sciita kiel diskursaj manieroj), kune kun klarigo, priskribo kaj rakontado.