Artkritikisto

Artkritikisto, foje artrecenzisto, estas homo, kiu vivtenas sin per publikigo de opinioj, ideoj kaj pensoj pri la artaĵoj kaj distro. Iuj artkritikistoj ankaŭ estas artistoj, prelegantoj en artaj universitatoj kaj la limo inter ĉi tiuj profesioj devas esti klara ĉar oni atendas profesian objektivecon je la plej alta grado. Multaj el la artaj kritikistoj estas ĵurnalistoj, kaj moralaj ĵurnalistoj promesas deteni sin de personaj opinioj. Sed volenevole iam artkritikisto ne povas eviti ĝin, kaj tiel ĝia kritiko kutime ja estas subjektiva.

La profesia fono de artkritikistoj preter ilia trejnado kiel ĵurnalistoj, universitataj prelegantoj aŭ esploristoj estas diversa. Plej multaj el ili eble havas malsamajn art-rilatajn profesiojn kiel kuratoro, eldonisto, muzika redaktoro, arta direktoro de teatro, aktoro, reĝisoro kaj pli. Iuj estas artistoj mem antaŭ ol ili fariĝis kritikistoj, tamen nur kelkaj el la kritikistoj vivtenas sin kiel artistoj kaj kritikistoj samtempe. Plej multaj kritikistoj havas la esperon prezenti profesian scion kaj ekkoni plej diversan artaĵon de la ĝenro, kiun ili vizitas. Tamen estas kritikistoj, kies specialaĵo prezentas la perspektivon de la simpla konsumanto de arto kaj distro. La kritikisto devas do esti profesia, por permesi filtrilon kaj havigi sciaron al la spektantoj. Spektantoj ekzamenos ĝian kritikon laŭ la verkoj, kiujn ili vidas. Kaj tiam eble daŭre aŭskultos la kritikiston. Ili eble ankaŭ ne traktas ĝiajn kritikojn, kiam ili trovas malakordon inter ĝi kaj ilia persona gusto.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy