Bebogardilo

bebogardilo kun enkonstruita nokta lumigilo kaj ricevilo (maldekstre)

Bebogardilo estas aparato, per kiu oni povas akustike gardi, priatenti bebojn kaj juninfanojn. Ĝi konsistas plej ofte el sendilo, kiu kolektas la bruojn, sonojn en la infanĉambro per mikrofono kaj transmisias tiujn al portebla ricevilo. La ricevilo reproduktas la sonojn per laŭtparolilo, tiel la gepatroj aŭ alia garda persono povas tuj reagi.

Bildvortaro en Esperanto (FEL, 2012), paĝo 33, bildo 17, proponas: bebofono; portebla bebogarda telefono.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy