Bokak-atolo (en Marŝala lingvo: Bokaak aŭ Bok-ak,[1]) aŭ Taongi-atolo estas neloĝata korala atolo en la Ratak-ĉeno de Marŝaloj, situanta en Norda Pacifika Oceano ĉe 14° 32′ N 169° 00′ O / 14.533 °N, 169.000 °O (mapo). Pro ties relativa izolo el la ĉefaj insuloj de la grupo, Bokak havas netuŝitajn flaŭron kaj faŭnon kiuj permesis ekzistadon en originaj kondiĉoj.