Bredoregistro

Bredoregistro, rasregistro konata ankaŭ kiel studolibro aŭ simple registro, ĉe bredado kaj ĉe la ŝatokupo de dombestoj, estas oficiala listo de animaloj ene de specifa raso kies gepatroj estas konataj. Animaloj estas kutime registrataj de siaj bredistoj kiam ili estas ankoraŭ junaj. La terminoj "studlibro" kaj "registro" estas uzataj ankaŭ por aludi al listoj de masklaj animaloj "pretaj", tio estas, tiuj animaloj aktive reproduktaj, male al ĉiu konata specimeno de tiu raso. Tiaj registroj kutime eldonas atestilojn por ĉiu registrita animalo, nome Pedigro, aŭ plej komune, animalaj "paperoj". Tiaj Registropaperoj povas konsisti el simpla atestilo aŭ el listo de prauloj en la animala kunteksto, foje kun karto montranta la stirpon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy