Brendan

Brendan
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 485 (0485-11-30)
en Fenit, Kingdom of Munster
Morto 30-an de novembro 574 (0574-11-30) (89-jaraĝa)
en Annaghdown, Kingdom of Munster
Ŝtataneco Hibernio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esploristo
verkisto
katolika sacerdoto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Brendan malkovrante Feroojn kaj Islando
Poŝtmarka folio FR 252–253 de la Poŝta Servo de Ferooj
eldono: 18a de Aprilo 1994
Artisto: Colin Harrison.

Brendan de Klonfert (ĉirkaŭ 484 – ĉirkaŭ 577) (en irlanda: Naomh BréanainnNaomh Breandán; latine Brendanus; islande (heilagur) Brandanus), referencata ankaŭ kiel "Brendán moccu Altae" (nomita "la Navigisto", "la Vojaĝisto", "la Ankrito", kaj "la Kuraĝulo", estas unu el la fruaj irlandaj monaĥaj sanktuloj kaj unu el la Dek du apostoloj de Irlando.[1] Li estas konata ĉefe pro sia legenda misio al la mita "Insulo de la Benuloj", nomita ankaŭ "Insulo de Sankta Brendan". La verko Navigatio Sancti Brendani Abbatis ("Navigado de Sankta Brendan") povas esti priskribita kiel "immram", t. e., irlanda navigorakonto.

La festotago de Sankta Brendan estas celebrata la 16an de Majo fare de katolikoj, anglikanoj, kaj ortodoksuloj.[2]

  1. Grattan-Flood, William. "The Twelve Apostles of Erin." The Catholic Encyclopedia. Vol. 1. New York: Robert Appleton Company, 1907. 24a de Julio 2013
  2. Ὁ Ὅσιος Βρενδανὸς ὁ Ἀναχωρητής. ΜΕΓΑΣ ΣΥΝΑΞΑΡΙΣΤΗΣ.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy