Butiko

Meblo-butiko en Seatlo (Usono)

Butiko estas ĉiu loko, kiun oni uzas por detale komerci, ĉu domo ĉestrata, ĉu en pli granda domo. Butiko estas malgranda aŭ mezgranda vendejo ĝenerale destinata al vendo al privatuloj de unu tipo da varoj.

Laŭ Francisko Azorín Butiko estas Ejo, lokalo, kie oni vendas komercaĵojn podetale.[1] Li indikas etimologion el greka apotheke kaj latina apotheca.[2]

En iuj butikoj laboras metiistoj, kiuj aĉetas krudmaterialojn (lignon, ledon, ŝtofon, metalon...) aŭ nutraĵon (viandojn, legomojn, farunon, ...) kaj prilaboras ilin, antaŭ vendi finlaboritajn produktaĵojn. Aliaj butikistoj aĉetas varojn pogrande, kaj vendas ilin pomalgrande.

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 43.
  2. Azorín, samloke.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy