Buxtehude-Werke-Verzeichnis

La Buxtehude-Werke-Verzeichnis (BuxWV) estas listo de la verkoj de Dietrich Buxtehude. Ĝin kompilis kaj publikis Georg Karstädt en 1972. Dua eldono kun etaj ŝanĝoj kaj kompletigoj aperis en 1984.

La Buxtehude-Werke-Verzeichnis estas sistema listo. Pro la malfacilaĵo de kronologia ordigado la voĉkantaj verkoj estas ordigitaj laŭalfabete, same la ĥorale ligitaj orgenverkoj. Malaperintaj verkoj estas enordigitaj je la fino de la respektivaj aroj. (BuxWV 225 estis trovita nur mallonge antaŭ la publikado kaj pro tio elfalas el la sistema ordo.)


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy