Cedaka, Cedako, Tzedakah {en hebrea tsedaˈka aŭ Ṣ'daqah [sˤəðaːˈqaː] en klasika hebrea (|צדקה) (en araba |الصدقة| aṣ-Ṣadaqa), estas hebrea vorto kiu signifas "justo", sed oni uzas plej ofte por signifi bonfaro.[1] Notinde, tiu koncepto de "bonfaro" estas diferenca el la moderna okcidenta kompreno de "karitato", kiu estas tipe komprenita kiel spontanea ago de bona volo kaj markilo de malavareco, ĉar tzedakah estas anstataŭe etika devigo. En Judismo, tzedakah referencas al la religia devigo fari tion kio estas prava kaj justa, kion Judismo emfazas estas grava parto de vivo en spirita vivo. Tiel, malkiel volonta filantropio, tzedakah estas rigardata kiel religia devigo kio devas esti plenumita senkonsidere al propra financa stato, kaj estas konsiderata ordono eĉ por tiuj de limigitaj financaj rimedoj. Pli larĝe, tzedakah estas konsiderata unu el la tri ĉefaj agoj kiuj povas pozitive influi kontraŭmalfavora elĉiela dekreto.
La vorto tzedakah estas bazita sur la hebrea (|צדק, Tzedek) kiu signifas praveco, socialjusteco aŭ simple justeco, kaj estas rilata al la hebrea vorto Tzadik, kiu signifas justa kiel adjektivo (aŭ justulo kiel nomo en la formo de substantivo). Kvankam la vorto aperas 157 fojojn en la Masora Teksto de la Hebrea Biblio, tipe en rilato al "justeco" mem, ties uzado kiel termino por "bonfaro" en la supra senco estas adapto de Rabena Judismo en tempoj de Talmudo.
En la Mezepoko, Maimonido konceptis ok-nivelan hierarkion de tzedakah, en kiu la plej alta formo estas doni donacon, prunton aŭ partnerecon kiu rezultu en tio ke la ricevanto iĝu mem-sufiĉa, anstataŭ vivteni sin el aliuloj; en sia vidpunkto, la dua plej alta formo de tzedakah estas fari donacon anonime al nekonata ricevanto.[2]