Deklivglitado

Komputila ŝajnigado: deklivglitado en la kantono San Mateo apud San Francisco, 1997

Deklivglitado, teramasmoviĝo deklivmoviĝo estas geomorfologia procezo, ĉe kio la grundoj, regolito kaj rokoj sub enfluo de la gravito glitas alvalen. La glitado de la teramasoj povas okazi en formo de malrapida glitado, aŭ pli rapida fluado, sed ankaŭ la teramasoj povas fali aŭ renversigi. La proceso povas daŭri sekundojn aŭ jarojn. Tiu amasa moviĝado povas okazi ĉe la tera surfaco aŭ ĉe submara tereno. Eĉ sur Marso kaj Venuso oni povis observi similajn okazaĵojn.

Terglitado en Salvadoro.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy