Diorito

Diorito.

La diorito estas plutona roko el intermeza konsisto ĝenerale konsistanta el du trionoj da plagioklaso kaj triono da malhelaj mineraloj kiaj hornblendo, biotito kaj kelkfoje pirokseno. La vulkana ekvivalento de la diorito estas la andezito. Komparita kun aliaj magmorokaĵoj la diorito kaj la magma diorita-andezito estas akvoriĉa (H2O) kiel videblas en la 1.15 wt% de akvo kiun la dioritoj mezume havas. La dioritoj oftas en orogenezaj zonoj. Kutime ili estas konsiderataj la plej primitivaj rokoj el la familio de la granitoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy