Dromornitedoj

La Dromornitedoj aŭ laŭ la latina scienca nomo Dromornithidae estis klado de grandaj, neflugaj aŭstraliaj birdoj el la Oligoceno tra Pleistoceno. Ĉiuj estas nune formortintaj. Ili estis dumlonge klasitaj en la Strutoformaj, sed estas nune kutime klasitaj kiel Anseroformaj.[1][2]

La Dromornitedoj estis parto de la Aŭstralia megafaŭno. Unu specio, Dromornis stirtoni, estis 3 m alta. La kolektiva termino Aŭstralia megafaŭno estas uzata por priskribi nombron de kompare grandaj specioj de animaloj kiuj loĝis en Aŭstralio ĝis antaŭ 50,000 al 20,000 jaroj. La tialoj por ties malapero estas ankoraŭ disputita.[3][4]

Ne klaras ankaŭ ĝis kioma grado la Dromornitedoj estis karnovoruloj. La fortika, premega beko de kelkaj specioj sugestas, ke almenaŭ kelkaj membroj de la familio estis kombino de karnovoraj predantoj kaj kadavromanĝantoj (multe kiel nunaj hienoj) aŭ ĉiomanĝantoj. Aliaj karakteroj, kiaj "hufecaj" piedoj, stomaka strukturo, kaj okula strukturo kio rezultis en ampleksa vidkampo sed ankaŭ verŝajne en kreo de nevidebla punkto de ĉirkaŭ 40 gradoj (kiu ege estus malhelpinte ĉasadon) sugestas pli herbovoran, migrantan vivostilon.

La scienca nomo Dromornithidae derivas el grekaj dromaios ("rapidkura") kaj ornis ("birdo"). Aldone, la familio estis nomata ŝtormobirdoj, gigantaj emuoj, gigantaj kuruloj, diablanasoj kaj mihirungoj.

  1. Murray, P. F. & Megirian, D. (1998)
  2. Murray, P. F. & Vickers-Rich, P. (2004)
  3. Miller, G. H. et al. (1999)
  4. Roberts, R. G. et al. (2001)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy