Ekiga

Ekiga

Dosiero:Ekiga-3.2.5-ru.png, Ekiga-2.0.png

Lasta stabila versio 4.0.1
Programlingvo C++, C
Permesilo GPLv2 aŭ sekva
Retejo www.ekiga.org/,%20http://ekiga.org/
vdr

Ekiga (antaŭe nomita GnomeMeeting) estas libera kaj malfermitakoda interret-telefona (VoIP) kaj video-konferenca komputila programo plursistema. Ĝi estas la defaŭlta interreta telefona aparato en Gnome, ĉefe en Ubuntu. Ekiga eltenas kaj SIP-a kaj H.323-a protokolojn, kaj ĝi tute funkcias inter aliaj softvaroj kiuj uzas SIP, kaj ankaŭ kun Microsoft NetMeeting. Ĝi eltenas plurajn bonkvalitajn kodekojn; kaj sonajn kaj videajn.

Ekiga estis unue faritaĵo de Damien Sandras celante sian magistriĝon en la Katolika Universitato de Loveno. Nuntempe, ĝi estas plibonigita pere de komuna projektado, teamo gvidita de Sandras. Pripensante la konceptojn Andreas Kwiatkowski kreis la identigan simbolon de Ekiga.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy