Ekoteknologio

Poluo sur marbordo; teknologio povas helpi solvi tiun problemon.

Ekoteknologio esta aro de aplikitaj teknikoj, kiuj garantias la uzadon de la naturaj rimedoj pure, derivitaj de kelkaj sciencoj, kiu integras studfakojn de ekologio kaj teknologio, uzante la principojn de la permakulturo. Ĝia celo estas plenumi la homajn necesojn minimumigante la median efikon pere de la kono kaj praktiko de la strukturoj kaj procezoj de la ekosistemoj kaj de la socio. Oni konsideras ekoteknologio ĉiajn formojn de ekologia inĝenierado kiuj reduktas la damaĝon al la ekosistemoj, adoptas permakulturajn, holismajn fundamentojn de daŭripova disvolviĝo, kaj krome disponas el sinzorga orientigo por minimumigi la efikon en siaj procezoj kaj funkciado, malpliigante la rezulton en la medio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy