Enakvigo

Enakvigo de la franca batalŝipo Voltaire en 1911.
Alflanka (transversa) enakvigo

Enakvigolanĉo de ŝipo estas ceremonio ĉe kio ŝipo post finkonstruo oficiale de la ŝipkonstruejo aŭ la seka doko en kiu ĝi estas konstruita enakviĝas.

Enakvigo ofte estas akompanata de granda nombro de tradicioj, de kiuj kelkaj jam aĝas jarcentojn. La plej konata verŝajne estas la ŝipobapto.

La dato de la enakvigo ne ĉiam estas la sama dato kiam la ŝipo oficiale estas prenata en servo, tamen tiuj datoj ofte estas konfuzataj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy