Enhavtabelo

Enhavtabelo estas listo de titoloj, vortoj aŭ frazoj ('ĉefaĵoj') kaj asociataj indikiloj ('lokigiloj') al kiuj rilatas la utila materialo, kiu povas esti trovita en dokumento aŭ en paĝo. En tradicia lastapaĝa enhavtabelo la indikiloj inkludas nomojn de personoj, lokoj kaj eventoj, kaj konceptojn selektitajn de persono kiel gravaj kaj interesaj por ebla leganto de la libro. La indikiloj estas tipe paĝonombroj, paragrafnombroj aŭ sekcinombroj. En biblioteka katalogo la vortoj estas aŭtoroj, titoloj, temĉefaĵoj, ktp., kaj la indikiloj estas alvokaj nombroj. Interretaj serĉiloj, kiaj Google, kaj komplettekstaj serĉiloj helpas havigi aliron al la informo sed ne estas tiom selektema kiel indekso, ĉar ili havigas ne-gravajn ligilojn, kaj povas manki gravan informaro se ĝi ne estas frazigita en ĝuste la sama maniero kiujn oni esperis.[1]

Eble la plej antaŭenira esplorado de problemoj rilataj al libraj enhavtabeloj estas farita en la disvolvigo de temobildoj, kiuj startas kiel maniero reprezenti la konajn strukturojn en la tradiciaj lastapaĝaj enhavtabeloj.

  1. ''Human or computer produced indexes?''. Indexers.org.uk (2013-04-05). Alirita 2014-02-23.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy