Enigilo

Enigilo
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

Enigiloj estas flankaparatoj por enigo de datumo kaj signaloj en komputilon aŭ alian elektronikan aparaton dum ĝia funkciado. Enigaj kaj eligaj iloj konsistigas aparatan interfacon inter komputilo kaj skanilo aŭ 6DOF-kontrolilo.

Ekzistas jenaj kategorioj de enigiloj:

  • aŭdaj, vidaj kaj mekanikaj aparatoj;
  • seninterrompaj enigiloj (ekzemple muso, kies pozicio aliiĝas rapide kaj konstante, kio povas esti konsiderata kiel seninterrompa enigado);
  • aparatoj por spaca uzado, tiaj kiel dumezura muso aŭ trimezura navigilo (speciale por CAD-aplikaĵoj).

Krome, pluraj komputilaj almontraj enigiloj estas klasifataj laŭ maniero de administrado de kursoro:

  • aparatoj por rekta enigo, kiam administrado estas farata senpere en la loko de videbleco de kursoro, ekzemple tuŝpaneloj kaj tuŝekranoj;
  • nerektaj almontriloj, ekzemple stirgloboj (angle: trackball) kaj musoj.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy