Ennepe

Ennepe
rivero
Bazaj informoj
Longeco 42,114 km
Fluo
Geografio
Landoj Germanio
Regionoj Nordrejn-Vestfalio
vdr
Sur tiuj kampoj de la germana komunumo Halver troviĝas la kvar fontoj de la rivereto Ennepe

La Ennepe estas rivereto en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kiu fluas tra la nordokcidento de la regiono Sauerland kaj la sudo de la Ruhr-regiono. Ĝi longas 42 kilometrojn kaj dum sia vojo pasas la urbegon Hagen, la urbojn Radevormwald, Ennepetal, Gevelsberg kaj la urbetojn Halver, Breckerfeld. Fine ĝi enfluas la riveron Volme.

La distrikto Ennepe-Ruhr portas la rivereton en sia nomo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy