Erhuo

Erhumuzikistino

Erhuo (ĉine , pinjine: èrhú) ankaŭ nomata nanhuo (南胡, nánhú, laŭlitere “suda violono”) estas instrumento el Huĉjinoj, la familio de ĉinaj du-kordaj arĉaj kordinstrumentoj. Ekster Ĉinio ĝi estas plej konata el huĉjinoj kaj en kelkaj Okcidentaj landoj oni ĝin nomas Ĉina violono. Hodiaŭ, la erhuo estas uzata ĉefe en la prezentado de popola kaj tradicia ĉina muziko, kaj kiel solinstrumento kaj en ensemblo aŭ kiel parto de grandaj orkestroj.[1]

Erhuo konsistas de longa vertikala kolo kun du grandaj kejloj, al kiuj kordoj ligiĝas. En suba parto de instrumento situas malgranda sonkesto, kies antaŭa surfaco estas kovrita per ledo (tradicie por tio oni uzas haŭton de pitono). En meza parto de kolo estas speciala buklo de ŝnuro (nomita qian jin) kiu tiras la kordon al la kolo, ŝanĝante la sonon de instrumento. Tipa erhuo estas 81 cm alta, kaj same longa estas la arĉo.

La sonkesto de erhuo estas prisma kaj havas du samlarĝajn laterojn en antaŭa kaj malantaŭa partoj. Nombro de flankaj lateroj estas difera - 6 aŭ 8. Sesflanka ehua sonkesto nomiĝas liu jiao qin tong kaj plej ofte uzatas en Suda Ĉinio, la okflanka, ba jiao qin tong, pli popularas norde. Ankaŭ ekzistas varianto de erhuo kun cilindra sonkesto.

  1. Datumbazo de kordinstrumentoj.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy