Freenode

Freenode (angle free node, tio estas libera nodo) estas populara IRC-reto. Antaŭe ĝi estis konata kiel Open Projects Network (reto de malfermaj projektoj).

Freenode havis reputacion de «hejmo de ellaborantoj de programaro». Antaŭ la jaro 2021, ekzistis kanaloj de pluraj projektoj, en tiu nombro kanaloj por Vikipedio[1][2].

La reto enhavas pli ol dek servilojn tra la tuta mondo. Konektiĝinta al chat.freenode.net uzanto estas redirektata al hazarda servilo, kio asistas ekvilibran distribuon de ŝarĝo inter la serviloj.

  1. Vikipedio:IRC
  2. Listo de IRC-kanaloj de la fondaĵo Vikimedio (angle) en la Meta-Vikio

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy