Futono aŭ hutono[1] (japane: 布団, futon) estas tipo de matraco, kiu estas japana lito.
Japanaj futonoj estas plataj, 5 ĝis 10 cm dikaj kaj tegitaj de kotonaĵo. Futono (shikibuton) estas vendita kune kun: larĝa korpokuseno (kakebuton) kaj kapkuseno (makura). La kusenoj estas kutime plenigitaj de faboj aŭ plastaj perloj. Futonoj estas metitaj sur planko kovrita de tatamoj kaj tradicie ordigitaj en ŝrankoj dum la tago, por ke la tatamo spiru kaj ke la loko povas servi al aliaj celoj. Futonoj estu regule aerumitaj, ĉefe se ili ne estas ordigitaj dumtage.