Glendalough

Glendalough

LandoIrlando
Regionograflando Wicklow
Koordinatoj53° 0′ 37″ N, 6° 19′ 39″ U (mapo)53.010277777778-6.3275Koordinatoj: 53° 0′ 37″ N, 6° 19′ 39″ U (mapo)

Glendalough (Irlando)
Glendalough (Irlando)
DEC
Map
Glendalough
Vikimedia Komunejo:  Glendalough [+]
vdr
Malnova poŝtkarto de Glendalough (ĉ. 1890-1900)

Glendalough [glen-da-LOĤ] (irlande Gleann Dá Locha) estas pitoreska glacia valo en graflando Wicklow, Irlando. Ĝi enhavas du glaciajn lagojn, kiujn la rivero Glenealo trafluas, antaŭ ĝia kunfluo kun la rivero Glendasan. La anglalingva nomo Glendalough deriviĝas el la irlanda, kiu signifas 'valon de du lagoj'.

Sankto Kevino fondis abatejon tie, en la 6-a jarcento. Sur la valflankoj estas plantejoj de pinacoj. Ekde 1850 ĝis ĉ. 1957 ekzistis minejo en la valo.

La tuta valo enhaviĝas en la nacia parko de la Montaro Wicklow. Multaj turistoj vizitas la valon ĉiujare.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy