Gnesioluteranoj

Gnesioluteranoj (germane Gnesiolutheraner) nomiĝas aro de teologoj, kiuj estiĝis en la 16-a jarcento pro enprotestantismaj doktrinaj kvereloj. Ilia tiutempa nomo estis Flacianoj (germane Flacianer) laŭ la ĉefa reprezentanto Matthias Flacius. Ili mem nomis sin simple luteranoj rifuzante tian nomon al siaj kontraŭuloj. Nur en la 17-a jarcento estiĝis la nomo Gnesioluteranoj - la greka adjektivo γνήσιος/gnésios signifas aŭtentika. Tamen multaj iliaj doktrinoj havis vole nevole grandan influon je la ortodoksimo luteranisma.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy