Grotrian-Steinweg

Grotrian-Steinweg Pianofortefabrik estas fama produktanto de pianoj (pianegoj kaj pianetoj) rezidanta en Brunsvigo, Germanio. La entreprenon fondis en 1835 Heinrich Engelhard Steinweg en Seesen. La firmao ankoraŭ nuntempe estas posedaĵo de la familio Grotrian-Steinweg. Ekde 1974 ĝi produktas la instrumentojn en moderna pianfabriko en Brunsvigo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy