Gutado

Gutado ĉe fragaj folioj.
Gutado ĉe ekvizeto, kun flava sterkomuŝo.

Gutado estas botanika termino, kiu priskribas la ellason de akvo en fluidaj gutoj ĉe plantoj kaj fungoj. Kelkaj plantoj povas ellasi el sia planta korpo akvon en formo de fluantaj gutoj. Por la sana vivo de la planto estas necesa, ke akvo estu transportata de la radiko al la folioj ankaŭ dum periodoj kiam la aero ĉirkaŭ la planto estas satigita per akvo kaj la akvotransporto ĉesiĝus. Samtempe la transporto de nutroelementoj ankaŭ ĉesus kaj tio kaŭzus mankon de vivnecesaj nutr-elementoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy