Havelberg

Blazono Mapo
Blazono de Havelberg Situo de Havelberg en Germanio
Bazaj indikoj
federacia lando: Saksio-Anhalto
distrikto: distrikto Stendal
geografia situo: 52° 50' N
12° 4' O
alteco: 26 m super la marnivelo
areo: 149,13 km²
loĝantoj: 6465 (fine de 2022)
loĝdenso: 50 loĝantoj/km²
poŝtkodo: 39532-39539
telefonkodo: 039387 kaj 039382
regiona aŭtokodo: SDL
administra kodo: 15 3 63 047
Adreso de la urba administrejo: Markt 1/ 39539 Havelberg
urbestro: Bernd Poloski (sen partia aparteno)

Havelberg estas iama urbo de la mezepoka komerca ligo Hanso en la distrikto Stendal en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. La urbo, kies historia centro troviĝas sur insulo en la rivero Havel, situas en la ekstrema nordoriento de la federacia lando Saksio-Anhalto ĉe la rivero Havel antaŭ ties enfluejo en la Elbon. Norde kaj oriente la regiono limas al la brandeburgiaj distriktoj Prignitz, Ostprignitz-Ruppin kaj Havelland. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 6465 loĝantojn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy