Infarkto

Mikrografio de pulma histo infarktita (dekstro de la bildo) apud pulma histo relative normala (maldekstro de la bildo). Tinkturado H/E.

Oni nomas infarkto  la nekrozon iskemian de organo (nome morto de histo pro manko de sango kaj sekve de oksigeno), ĝenerale pro obstrukco de arterioj, kiuj irigacias ĝin, ĉu pro elementoj en la lumo de la vaskulo, ekzemple ateromoj; aŭ pro eksteraj elementoj (tumoroj, kiuj premas la vaskulon; pro la tordo de organo; hernio de organo tra natura aŭ patologia truo; ktp). Korinfarkto okazas kiam ŝtopas arterio, kiu alportas sangon al la koro.

Infarktoj povas okazi en ĉiu ajn organo aŭ muskolo, sed la plej oftaj prezentiĝas:

Kvankam la plimulto de infarktoj estiĝas pro obstrukco de arterio (brakoj, kruroj, intesto, ktp), pulmaj infarktoj povas havi originon vejnan ĉar la sango de la pulma arterio devenas rekte de la trafiko vejna tra la dekstraj kavoj de la koro kaj kapablas porti trombon de vejnoj de ekstremaĵoj aŭ abdomeno okluziante pulman arterian vaskulon.

En la konversacia lingvo, kiam oni mencias la vorton infarkton sen mencii kiun organon oni citas, oni komprenas ke oni parolas pri korinfarkto.

Pulminfarkto kaŭzita de pulma embolio.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy