Instagram

Instagram estas komerca poŝtelefona programo por registro de fotoj kaj filmetoj, kaj komerca retejo por publikigo de fotoj kaj filmetoj. Krom en la retejo mem, la publikigitaj fotoj ankaŭ facile prezenteblas en gamo da pliaj sociumaj retejoj, kiel Facebook, Tvitero, Tumblr kaj Flickr. Tipa eco de la instagram-aj dosieroj, kaj fotoj kaj filmetoj, estas filtriloj kiuj en tipa maniero ŝanĝas la bildan aspekton, ekzemple filtrilo kiu kreas kvadratan bildon, metas ombron al la flankaj bildopartoj kaj pli lumigas la centron, tiel ke la rezulto aspektas simile al la klasikaj tujfotiloj de la dua duono de la 20-a jarcento, ekzemple de la usona firmao Polaroid. Nun la plej popularaj profiloj de Instagramo estas la steloj de popola kulturo kaj sporto: Selena Gomez, Ariana Grande, Taylor Swift, Beyoncé Knowles, Cristiano Ronaldo kaj Kim Kardashian.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy