La nocion invencio oni uzas kvazaŭ ĝi signifus muzikan formon, tamen invencio (de la latina invenire – inventi resp. inventio - ideo) ne estas klare difinita. Ĝi estas kutima ekde la mezo de la 16-a jarcento kaj havas jenajn signifojn:
anstataŭa nomo por muzikaĵoj, kies ĝenronomo ne estas indikata ;
unua publikado de aperintaj muzikpecoj;
pecoj, kiujn oni opinias speciale ideriĉaj, invenciaj aŭ novspecaj.