![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
kanao Canna L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La kanaacoj[2] (latine Cannaceae) estas planta familio el unukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo zingibraloj (Zingiberales). Ĝi enhavas ununuran genron (kanao)[2] kaj 12 speciojn[1],[3].
La natura disvastiĝregiono de la genro Canna estas la tropikaj ĝis subtropikaj regionoj de la Nova Mondo (Neotropiso). Kelkaj specioj estas sovaĝigitaj tutmonde en la tropikoj.
La specioj kreskas de la marnivelo ĝis 3000 m super la marnivelo. Ekzistas multaj varioj, kiuj estas uzataj kiel ornamplantoj en parkoj kaj ĝardenoj.