Kapromiedoj

Kapromio en Jardines de la Reina, Kubo.

Kapromiedoj estas roduloj membroj de la familio Capromyidae aŭ depende de la konsidero de la subfamilio Capromyinae (kio donus la terminon Kapromienoj) en la familio Echimyidae (kio donus la terminon Ekimiedoj). Estas mezgrandaj roduloj, kiuj vivas en insuloj de Karibio. Oni agnoskas 20 speciojn, sed el ili triono estas jam formortintaj kaj ĉirkaŭ duono formortontaj. En hispana ili estas nomataj jutía [ĥuTIa] aŭ [huTIa].

Ili similas al kojpoj kaj lutroj en variaj aspektoj kaj la plej grandaj specioj povas atingi kelkajn kilogramojn de pezo. Ili havas voston, ĉu vestiĝan al kaptila. Ili havas fortikajn korpojn kaj grandajn kapojn.

Multaj specioj estas herbovorulaj, sed kelkaj manĝas malgrandajn animalojn. Anstataŭ elfosi kavaĵojn kiel aliaj roduloj, ili faras nestojn en arboj aŭ rokokavoj. Ili estas ĉasataj pro sia viando en Kubo, kie ili estas kuirataj kun naturaj aveloj kaj mielo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy