Kaptokablo estas kablaj kaptiloj, por haltigi aviadilojn sur kurta distanco. Oni uzas tiun sistemon ĉe aviadilaj ŝipoj kun sistemoj CATOBAR (Catapult Assisted Take Off But Arrested Recovery= katapulta deiĝo, kapta aliĝo) kaj STOBAR (Short Take Off But Arrested Recovery=etvoja deiĝo, kapta aliĝo) same sur militistaj aviaj dromoj kiel akuta landiga sistemo.[1]