Keratokonuso

Keratokonuso, el la grekaj vortoj kerato (korneo) kaj konos (konuso) estas degenerativa malsano de okulo. Parto de la korneo maldikiĝas kaj superas en konusa formo el normala surfaco pro strukturaj ŝanĝadoj.

Keratokonuso povas tre distordi la vidadon, oftas du- kaj pli-vidado, impresiĝemeco kaj vidado de lumaj strioj. Pleje ĝi estas rekonita en adoleskantoj, kaj ĝi severiĝas pleje en junaĝo. Ĝi povas stabiliĝi por pliaj jaroj, kaj poste severiĝi; ĝi estas neantaŭvidebla kaj individua. Se ambaŭ okuloj estas malsanaj, ĝi povas limigi la kapablon por legado kaj stirado. Pleje ĝi estas korektebla per kontaktolensoj, sed pliseverado povas igi operacion necesa.

Ĝia ofteco estas unu el mil, sed laŭ lando kaj etnaj grupoj tiu varias inter 1:500 kaj 1:2000. Ĝi estas en ĉiu parto de la mondo, sed plej oftas en sudazianoj. Oni povas malakurate kalkuli ĝian oftecon, ĉar oni povas facile konfuzi ĝin kun aliaj malsanoj.

Ĝiaj kialoj ne estas precize konataj. Ĝi havas genetikajn faktorojn, ĉar ĝi iĝas pli ofte en familioj, en kiuj iuj jam havas tiun malsanon. Ĝi estas ankaŭ pli ofta en Down-sindromo. La maldikiĝado estas klarigita per enzimoj, kiuj detruas la korneon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy