Keskisuomalainen

Keskisuomalainen

emblemo

taggazeto
Speco ĉiutaga

Establodato 1871/1916
ISSN 0356-1402

Retejo Oficiala retejo (finne)
vdr

Keskisuomalainen ("mezfinnlandano") estas en Jyväskylä aperata ĵurnalo. Ĝi estas la 5-a plej granda abonata ĵurnalo de Finnlando. Ĝia nuna ĉefredaktoro estas Pekka Mervola. Antaŭ li estis vere longtempa ĉefredaktoro Erkki Laatikainen. Nuna ĵurnalo Keskisuomalainen fariĝis jare 1916, kiam en Jyväskylä aperataj ĵurnaloj Keski-Suomi (fondita en 1871) kaj Suomalainen unuiĝis. Keskisuomalainen estas unu de la ĵurnalogrupo Väli-Suomen sanomalehdet, el kies inkludo parto estas komuna. Ĝi estas la plej granda el la gazetoj en tiu grupo. La administro de tiu gazetogrupo estas en Jyväskylä. Antaŭe, Keskisuomalainen oficiale subtenis la partion Finnlanda Centro. Hodiaŭ, la papero estas politike nefiliigita, sed praktike ĝi daŭre estas proksima al la partio Finnlanda Centro en siaj politikaj sintenoj. Pri la televidaj kaj radiaj programoj en Keskisuomalainen skribis dekoj de la jaroj Marko Ahonen, kies tekstoj pri la afero estas vere admirataj kaj estas nuntempe publigita ankaŭ en iuj aliaj gazetoj kiel Savon Sanomat kaj Karjalainen.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy