Ketokorpo

Ketokorpoj (aŭ ketomaterioj) estas kemiaj kombinaĵoj produktitaj per ketogenezo en la mitokondrioj de la ĉeloj de la hepato. Ties funkcio estas havigi energion al la cerbo.

La uzado de ketokorpoj kiel energio estas fiziologia, natura situacio. Ĝi estas konata kiel nutroketozo.

En la diabeto mellitus tipo 1, oni povas akumuli troan kvanton de ketokorpoj en la sango, kio rezultos en diabeta ketoacidozo.

La kemiaj kombinaĵoj estas la Aceto-acetata acido (acetoacetato) kaj la acido Betahidroksibutirato (β-hidroksibutirato); unu parto de la acetoacetato suferas senkarboksiligon neenziman kio rezultas en acetono (negrava kvanto en normalaj kondiĉoj);[1] la du unuaj estas acidoj kaj la tria estas ketono.

  1. Devlin, T. M. 2004. Bioquímica, 4ª edición. Reverté, Barcelona. ISBN 84-291-7208-4

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy