Kloramino

Kloramino
unukloramino
Plata kemia strukturo de la Kloramino
unukloramino
Tridimensia kemia strukturo de la Kloramino
Kemia formulo
NH2Cl
Nitrogena triklorido, ankaŭ konata kiel trikloramino, estas flava oleeca substanco kun eksplodemaj proprecoj, kiu donis originon al esplorado pri la kloramino en 1811.
CAS-numero-kodo 10599-90-3
ChemSpider kodo 23735
PubChem-kodo 25423
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora, koroda, toksa gaso kun baktericidaj proprecoj
Molmaso 51,473 g·mol−1
Fandpunkto −66 °C
Acideco (pKa) 14
Solvebleco Akvo:Tute solvebla
Riskoj R19 R27/28 R45
Riskoj S7 S22 S26 S36 S37 S39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H290, H314, H315, H319, H335, H372, H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P234, P260, P261, P264, P270, P271, P273, P280, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P314, P321, P332+313, P337+313, P362, P363, P403+233, P404, P405, P501[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

KloraminoNH2Cl estas estas neorganika amoniaka kombinaĵo de kloro, senkolora, koroda, toksa gaso kun baktericidaj proprecoj uzata en akvotraktado kiel biocido kaj en kemiaj sintezoj. Kloraminoj estas uzataj kiel malinfektiloj pro tio ke ili estas malpli agresivaj ol klorogaso kaj pli stabilaj rilate al sunlumo kaj hipokloritoj. Malgraŭ la sendiskriminacia uzo, la produkto estas karcinomogena, toksa kaj baktericido.

Kloraminoj estis unue raportitaj en 1811, de la franca fizikisto Pierre Louis Dulong (1785-1838) (kaj post du jaroj (1813), Louis-Jacques Thenard (1777-1857) kaj Claude Louis Berthollet (1748-1822)) post provo de preparado de eksplodaĵo konata kiel trikloramino. Tamen, nur en 1907, la germana kemiisto Friedrich Raschig (1863-1928) unue preparis la substancon. Raschig, laborante kun anilino kaj hipokloritoj konstatis ke nenia koloro estiĝis kiam ĉi-du produktoj miksiĝas en ĉeesto de amoniako.[2]

  1. PubChem
  2. Optimizing Chloramine Treatment

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy