Korbikuloj

Korbikuloj estas korbokonkoj de dolĉaj kaj saletaj akvoj, duvalvaj moluskoj en la familio Cirenedoj.[1] La genra nomo estas la novlatina diminutivo de latina corbis, korbo, rilatanta al la formo kaj ripo de la ŝelo. En multaj aziaj landoj, ĉi tiuj konkuloj estas uzataj kiel ingrediencoj por supo. En Sud-Koreio estas populara supo el tiuj specioj de konkuloj (kutime Corbicula japonica, Corbicula fluminea, Corbicula leana) konata kiel 재첩 국 (jaechup-guk). La genro korbikulo inkluzivas 16 speciojn ĝis nun priskribitajn. La plej konata estas Corbicula fluminea, invada specio en multaj regionoj de la mondo. Nekutime, iuj membroj reproduktas sin per androgenezo, en kiu ĉiuj genoj estas hereditaj de la masklo, unu el la malmultaj bestoj kiuj faras tion.[2]

  1. Cyrenidae Gray, 1847. En: MolluscaBase (2015). Alirita tra: World Register of Marine Species en [1] en 2015-08-26
  2. Pigneur, L.-M.; Hedtke, S. M.; Etoundi, E.; Van Doninck, K. (Junio 2012). "Androgenesis: a review through the study of the selfish shellfish Corbicula spp". Heredity. 108 (6): 581–591. doi:10.1038/hdy.2012.3. ISSN 1365-2540.</nowiki>

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy