Krambedoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krambedoj Crambidae
Scoparia ambigualis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Lepidopteroj Lepidoptera
Superfamilio: Piralisoidoj Pyraloidea
Familio: Krambedoj Crambidae
Latreille, 1810
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Krambedoj (science Crambidae) estas noktopapilia familio de lepidopteroj (papilioj). Ili apere variegas, ĉar la nominala subfamilio Krambenoj (science Crambinae) alprenas malvaste falditajn poziciojn sur herbaj tigoj, kie ili estas kamuflitaj, sed aliaj subfamilioj inkludas hele kolorajn kaj ornamajn insektojn, kiuj ripozas en pozoj kun vaste etendiĝantaj flugiloj.

Krambedoj estas pritraktitaj kiel subfamilio de piralisedoj en multaj klasifikoj. La ĉefa malsameco estas strukturo en la oreloj nomata la praecinctorium, kiu konektas du timpanajn membranojn en la krambedoj kaj mankas en la piralisedoj. La plej lastatempa pritraktado de Munroe kaj Solis en Kristensen (1999) retenas la krambedojn kiel plena familio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy