Leidschendam-Voorburg

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Leidschendam-Voorburg (metroo de Roterdamo).
Leidschendam-Voorburg
nederlanda municipo (2002–) Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2261–2275
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 76 433  (2021) [+]
Loĝdenso 2 147 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 5′ N, 4° 23′ O (mapo)52.094.39Koordinatoj: 52° 5′ N, 4° 23′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 35,6 km² (3 560 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Leidschendam-Voorburg (Nederlando)
Leidschendam-Voorburg (Nederlando)
DEC
Situo de Leidschendam-Voorburg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Leidschendam-Voorburg [+]
vdr

Leidschendam-Voorburg estas municipo en la okcidenta parto de la provinco de Sud-Holando, Nederlando. Ĝi konsistas el 3 tiamaj vilaĝoj: Leidschendam, Voorburg kaj Stompwijk. Sub premo de la municipo Den Haag okazis la kunfandiĝo. En 1870 ĝi havis 6.000 da loĝantoj, nun 72.434 (Leidschendam sole 31.289 kaj Voorburg sole 39.000) apud la grandurbo Hago. La surfacamplekso estas 35,60 km² (de kio estas 0,30 km² de akvo). Tra Voorburg estas la Rijn-Schiekanalo (ankaŭ nomiĝas Vliet). En 2002, la municipoj de Leidschendam (kiu enhavas Stompwijk) kaj Voorburg estis kunfanditaj sub la nova municipo "Leidschendam-Voorburg". Situanta najbara al la grandurbo Hago, ĝi ofte estas rigardita kiel unu el ĝiaj antaŭurboj. En 2003, Leidschendam-Voorburg unue estis vicigita inter la kvindek plej grandaj municipoj en Nederlando en esprimoj de efikeco de transportado (publiko kaj privata), enkalkulante geografian lokon, infrastrukturajn resursojn, kaj loĝdenson.

Kelkaj proksimaj fervojaj stacidomoj ligas rekte al Hago, Roterdamo kaj Leiden, kun facila aliro al la resto de la lando. Du-trama linioj ligas al lokaj cellokoj: #2 al Kraayenstein en Hago, kaj #6 al De Uithof en Hago. Ekzistas tiea kaj regiona busservoj. Totale, konektebleco estas plej bona ĝis la urbocentro de Hago, precipe ekde la komenco de la 21-a jarcento kiam la Noordelijke Randweg estis kompletigita, regiona vojo ligante la aŭtovojon A4 al partoj de Hago, pasante tra Leidschendam.

Longdistanca vojaĝado estas oportuna de flughaveno Schiphol, ene de la vojaĝado de unu horo aŭ de aŭto aŭ trajno.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy