Leptanilenoj

Leptanilenoj, Leptanillinae, estas subfamilio de formikoj. Ili estas siavice dividitan en la triboj Anomalomyrmini kaj Leptanillini.

En ĉiuj Leptanillini, la larvoj nutras la formikreĝinon per sia hemolimfo pere de specializitaj procezoj en siaj protorakoj kaj triaj abdomenaj segmentoj.[1] Tiu kutimo similas al tiu de la nerilata genro Adetomyrma, nomita ankaŭ Drakul-formikoj, kiuj pikas siajn larvojn por akiri korpofluaĵojn.

Almenaŭ Leptanilla (nomiga genro) kaj Phaulomyrma estas malgrandaj, flavaj, blindaj formikoj kiuj vivas subsurface.

  1. Tree of Life Web Project. 2004. Leptanillini. Arkivigite je 2020-06-04 per la retarkivo Wayback Machine Versio 21a de oktobro 2004 (provizora). En: The Tree of Life Web Project. Alirita la 26an de februaro 2020.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy