MEDLINE

MEDLINE
bibliografa datenbazo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1966 vd
Lando(j) Usono vd
Posedata de Usona Nacia Biblioteko de Medicino vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Medline (MEDlars [1] interrete) estas la plej granda bibliografia datumbazo de artikoloj en la medicinaj sciencoj, kreitaj de la Usona Nacia Biblioteko de Medicino (NLM). Ĝi Kovras ĉirkaŭ 75% de la medicinaj publikaĵoj de la mondo kaj uzas MeSH- vortaron. MEDLINE estas ŝlosila komponanto de PubMed [2].

Kiel datumbazo kiu enhavas literaturdatenojn en la kampo de sano kaj biomedicina esplorado. Ĝi ĉefe kovras medicinon, flegadon, dentokuracadon kaj veterinaran medicinon, sed ankaŭ kovras ampleksajn areojn de biologio, inkluzive de temoj kiuj havas neniun rektan rilaton al ĉi-supraj disciplinoj. Entute estas nuntempe (2005) ĉ. 14. milionoj da artikolaj referencoj en la datumbazo, kiu estas disponebla en PubMed per la serĉilo Entrez.

  1. MEDLARS (MEDical Literature Analysis and Retrieval System)
  2. MEDLINE® Fact Sheet. Arkivita el la originalo je 2011-10-16. Alirita 2017-09-14.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy