Makgufino

Unuavice en filmo, sed eventuale ankaŭ en romano ktp, makgufino (angle MacGuffin) estas rakont-arta preteksto, dekomenca elemento de la intrigo, arbitre elektita por startigi ĝin altirante la atenton de la rolulo(j) kaj de la publiko. La koncepton formulis la brita reĝisoro Alfred Hitchcock, majstro de suspenso.

Intervjuate en 1966 de François Truffaut, Hitchcock klarigis la etimon de MacGuffin per jena rakonto:

"Ĝi eble estas skota nomo, prenita el historio pri du viroj en trajno: Unu el ili diras 'Kio estas la pako tie supre sur la valizrako?'; kaj la alia respondas 'Ha, tio estas makgufino.' La unua demandas 'Kio estas makgufino?'; 'Nu,' la alia diras 'ĝi estas aparato por kapti leonojn sur la Altaj Landoj de Skotujo.' La unua diras 'Sed ne estas leonoj sur la Altaj Landoj', kaj la unua respondas 'Nu, tiukaze ne estas makgufino!'. Vi komprenas, ĉu ne?, makgufino estas fakte nenio."

(En aliaj versioj la fino malsamas: "La unua viro diras 'Sed ne estas leonoj sur la Altaj Landoj', kaj la alia respondas 'Tio montras kiom ĝi efikas!'")


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy