Makiavelismo

Niccolò Machiavelli

Makiavelismo estas amplekse uzata negativa termino por karakterizi senskrupulajn politikistojn kiel tiuj kiujn Makiavelo priskribis en La Princo. En La Princo Makiavelo konsilas la princon pri siaj aferoj: militoj, ribeloj, armeoj, ligoj, provincoj, la sento de la popolo, ktp. La princo, laŭ Makiavelo, por gajni kaj reteni potencon, iafoje devas agi senmorale: mensogo, perforto, perfido, ĉantaĝo, mortigo, hipokriteco, ktp. Leĝo kaj moralo estas sub la princo, ne super la princo, tio estas la reganto. La celo pravigas la rimedon. La respekto de la princo por leĝo, moralo, tradicio, ktp, estas tute oportuna, ne sincera aŭ bonkora.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy